Bonvenon al Bangkoka Esperanto-Klubo "Verda Elefanto"

La klubo de interesatoj pri la internacia lingvo Esperanto

>taja paĝo

La Bangkoka Esperanto-Klubo "Verda Elefanto" estis fondita de tajlandaj junuloj kune kun japana esperantisto loĝanta en Bangkoko en aprilo 2016. La klubo celas krei komunumon de uzantoj de la internacia lingvo Esperanto en Bangkoko kaj ĉirkaŭaj urboj por informi pri Esperanto al tiuj, kiuj interesiĝas pri ĝi, organizi kursojn, kune lerni Esperanton kaj interŝanĝi interesajn aferojn uzante la lingvon kun amikeco kaj solidareco.

Ni laŭeble havas renkontiĝon kun alilandaj esperantistoj.